Eklezia muziko

Eklezia muziko (novvorto sakralmuziko laŭ la latina musica sacra) estas kanta kaj instrumenta muziko, kiu estas destinata por prezentado en eklezia diservo. Tipaj eklezimuzikaj formoj estas mesoj kaj motetoj same kiel ĥoraloj kaj unuvoĉaj ekleziaj kantoj. Ĥoralpreludoj por orgeno kaj aliaj instrumentmuzikaj formoj de diversaj instrumentistaroj, kiuj pentras la fonon de la kultaj agadoj en diservo, ankaŭ apartenas al eklezia muziko.

De la eklezia muziko estas distingenda ĝenerala religia muziko, kiu ne estas destinita por diserva prezentado. Ekzemploj por tiaspecaj religiaj muzikverkoj estas la oratorioj de Händel, la psalmosimfonioj de Liszt kaj Igor StravinskiEin deutsches Requiem de Brahms. Male la pasionoj de Bach estas rigardataj kiel eklezia muziko, ĉar tiuj ĉi ekestis por la uzo en la pasiona liturgio.

Pli ĝenerale oni foje ankaŭ nomas ĉiun muzikan praktikon en la eklezia medio eklezia muziko. Tiusence ankaŭ la ekzerckantadoj de la kantoraro, la kantado kun infanoj en tendaro kiel kondukado al bibliaj temoj kaj la orgenkoncerto kun religia sencodonostaras sub la termino eklezia muziko. La tiusence komprenata termino eklezia muziko ampleksas ankaŭ la paroĥopedagogiajn partojn de la muzikpedagogio lige kun la religio-pedagogio, do la kondukadon al muziko kaj la kondukadon al religiaj temoj kaj enhavoj per la muziko. La eklezimuzika praktiko distingiĝas treege laŭ konfesio kaj kultura medio.

Ĉefa praktikanto de la eklezia muziko estas la eklezimuzikisto, ofte en sia rolo kiel ĥordirektistoorgenisto. Li estras la paroĥajn muzikensemblojn kiel paroĥa ĥoro, ĥoralkantorarotrombonĥoro kaj studigas ilin kun muzikverkoj por formado kaj ornamo de la diservo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search